La lingvo

La Lingvo Universala de Sotos Ochando estas filozofia lingvo kreita en 1845 de la hispana pastro kaj gramatikisto Bonifacio Sotos Ochando kaj prezentita en 1852. Destinita fariĝi, laŭ ĝia aŭtoro, internacia scienca lingvo, la lingvo de Sotos Ochando povas esti rigardata kiel daŭrigo de projektoj, kiel tiuj de G. W. Leibniz, G. Dalgarno kaj J. Wilkins, aperintaj en la 17-a jarcento. Ĝi estis elektita en 1858 de la Pariza Lingvistika Societo, kiel la plej bona planlingvo. En 1860 fondiĝis en Madrido la Societo de la Lingvo Universala, institucio kiu plenumis intensan agadon por disvastigi la projekton de Sotos kaj favoris la kreon de diversaj katedroj de lingvo universala en Hispanio. Malgraŭ ĝia komence granda akceptado tiel en Hispanio, kiel en Francio, la lingvo de Sotos Ochando baldaŭ falis en forgeson.

La aŭtoro

Bonifacio Sotos Ochando naskiĝis en Casas-Ibáñez (Albacete, Hispanio) en 1785 kaj doktoriĝis pri teologio en la Kolegio de San Fulgencio en Murcio, de kiu li fariĝis rektoro estinte antaŭe respondeculo pri la katedro de Sankta Skribo dum dek ok jaroj. Dum la konstitucia periodo li estis elektita deputito de la liberaluloj kaj en 1823, post kiam la demokratia reĝimo estis aboliciita, li devis rifuĝi en Francio, kie li okupiĝis pri instruado kaj estis nomumita profesoro de la hispana lingvo fare de la Reĝa Kolegio de Nanto kaj guvernisto de la gefiloj de la reĝo Ludoviko-Filipo. Liaj verkoj estis rekomendataj de la Pariza Societo pri Instrumetodoj, speciale lia Hispana gramatiko por uzado de la francoj. Reveninte en Hispanion en 1840, li fondis la Instituton de Albacete, estis nomumita membro de la Konsilantaro pri Publika Instruado, profesoro de teologio de la Centra Universitato kaj direktoro de la Politeknika Kolegio de Madrido. Li mortis en Munera (Albacete) en 1869.

Lingvo Universala de Sotos Ochando 2021-2024